La Vivo de Doktoro Shaikh en Dangxero

D-ro Younus Shaikh, humanisto kaj fondinto-prezidanto de la organizo
Iluminigo kio bazata en Pakistano, estis kondamnita al morto por blasfemo sub
Sekcio 295-C de la Codo Puna Pakistana.
D-ro Shaikh estis arestita en oktobro 2000 kaj estas en Malliberejo Adyala,
Rawalpindo dum tie. En kortego, agresa grupo de cirkaux 20 klerikoj de la
organizo fundamentista Islama Majlis-I-Khatam-I-Nabuwat estis cxeestantaj kaj
penis ekzerci premon. Blasfemo en Pakistano estas punebla kun deviga kondamno
de la morto. Okazoj de absolvo estas ekstreme maloftaj, cxar la legxo postulas
nur tre malprecizan ateston por verdikto. Suficxas ke du plenagxaj, viraj
Muslimanoj atestas ke la akuzito estas kulpa de la ofendemo la Islamon aux la
Profeton. La kortegoj kutime cedas al la premo de la fundamentistoj, speciale
post jugxisto de la Kortego Supera estis murdita por absolvinta kristanon de la
sxargxo. Multaj akuzitoj estas mortigitaj pli frue en gardo de la policoj aux
en kortego mem per fanatikuloj.
D-ro Shaikh, agxa 46 jaroj, estas kuracisto kaj instruisto en medicina kolegio
en Islamabado. Per lia organizo Iluminigo li penas promocii Homajn Rajtojn. La
akuso de blasfemo kontraux li estas bazata en lia aserto ke la Profeto Mohameto
ne igxis Muslimanon gxis la agxo de 40 (t.e. gxis li ricevis la unuan mesagxon
de Dio) kaj ke liaj gepatroj estis nemuslimanoj cxar ili mortis antaux Islamo
ekzistis.
Tamen, oficiale, Adamo estis Muslimano kaj ankaux profetoj Moseo, Abrahamo,
Jesuo, ...
Kio ni povas fari por savi D-ro Shaikh?
Benvolu skribi mesagxojn al Generalo Pervez Musharraf, Prezidento de
Pakistano peti lian intervenadon por liberigi D-ro Shaikh. Kiam vi skriptas,
bonvolu memori ne provoki la militan reganton, sed uzi persvadan lingvon,
tenanta en menso lian pozicion.
Lia emaila adreso estas: CE@pak.gov.pk